languages | esperanto | arabic | spanish | mandrin | japanese | tokipona | Esperanto Legaĵo | Artikoloj

Maldolĉa ĉokolado

Original Article, Maldolcxa-cxokolado
"Ĉokolado estas perfekta manĝaĵo, tiel sana kiel bongusta,
bonfara restarigilo de elĉerpita forto...
ĝi estas la plej bona amiko de tiuj,
kiuj okupiĝas pri literaturaj aferoj."
• Justus, Barono de Liebig (1803-1873)
"Chocolate is a perfect food, as healthy as it is delicious, a benevolent restorer of exhausted strength ... it is the best friend of those who are engaged in literary matters." • Justus, Baron of Liebig (1803-1873)
Ne nur verkistoj amas ĉokoladon.
La tutmonda konsumo kreskas, precipe en aziaj landoj.
Not only writers love chocolate. Global consumption is growing, especially in Asian countries.
La ĉefa konsistaĵo de ĉokolado estas kakao,
farita el la faboj de kakao-arboj.
The main constituent of chocolate is cocoa, made from the beans of cocoa trees.
Sed la kultivado de kakao-arboj estas malfacila
kaj estas en danĝera situacio jam de multaj jaroj.
But the cultivation of cocoa trees is difficult and has been in a dangerous situation for many years.
Kvankam kakao devenas origine de centra Ameriko,
nuntempe ĝiaj ĉefaj produktantoj estas Ebur-Bordo,
Ganao kaj Indonezio.
Ebur-Bordo kaj Ganao produktas
pli ol duonon de la monda kakao.
Although cocoa originates from Central America, its main producers are currently Ivory Coast, Ghana and Indonesia. Ivory Coast and Ghana produce more than half of the world's cocoa.
La produktantaj landoj estas malmultaj pro simpla kialo:
nur tiuj landoj havas la apartajn veterajn kondiĉojn,
kiujn la kakao-arboj bezonas.
The producing countries are few for a simple reason: only those countries have the particular weather conditions, which the cocoa trees need.
Kvin ĝis ses milionoj da kamparanoj kreskigas kakao-arbojn
en la ekvatora regiono, kie troviĝas pluv-arbaroj.
Five to six million farmers grow cocoa trees in the equatorial region, where there are rainforests.
Ilia plua vivado estas endanĝerigita pro la vetera
situacio, plantaj malsanoj, kaj pro la prezo de kakao.
Their further life is endangered due to the weather situation, plant diseases, and because of the price of cocoa.
La kakao-arbo estas delikata, sentema planto.
Ĝi fartas bone precipe en tre malsekaj regionoj,
kie multe pluvas kaj ne tro malvarmas.
The cocoa tree is a delicate, sensitive plant. It feels good especially in very wet regions, where it rains a lot and is not too cold.
Altaj pluv-arbaraj arboj necesas por ŝirmi
la kakao-arbojn kontraŭ tro da suno kaj vento.
Tall rainforest trees are needed to protect the cocoa trees from too much sun and wind.
La nuntempa ŝanĝiĝanta vetera situacio kaŭzas problemojn,
precipe kiam estas sekeco.
The current changing weather situation is causing problems, especially when there is a drought.
Samtempe fi-insektoj kaj plantmalsanoj povas
rapide endanĝerigi la kreskadon de kakao-arboj.
At the same time, pests and plant diseases can quickly endanger the growth of cocoa trees.
La produktado de ĉokolado estas granda fonto de mono,
sed malmulte de tiu mono atingas la homojn,
kiuj efektive produktas la kakaon.
Tio estas kutima situacio en multaj afrikaj landoj,
de kie oni eksportas bazajn materialojn.
The production of chocolate is a great source of money, but little of that money reaches the people who actually produce it. the cocoa. This is a common situation in many African countries, from where basic materials are exported.
Aliaj landaj prilaboras la materialojn, kaj gajnegas
per la vendo de la finaj produktoj.
La mezuma kakao-kultivisto en Ebur-Bordo
gajnas nur 97 cendojn tage.
Other countries process the materials, and make a profit by selling the final products. The average cocoa farmer in Ivory Coast earns only 97 cents a day.
Tio estas multe sub la limo de malriĉeco,
kiu laŭ la Monda Banko estas 1,90 usonaj dolaroj tage (2020).
That is far below the poverty line, which according to the World Bank is 1.90 US dollars a day (2020).
Eblus parte solvi la situacion por la kakao-kultivistoj
per plibonigo de la terkultivaj metodoj.
It would be possible to partially solve the situation for the cocoa farmers by improving the farming methods.
Ili ankaŭ bezonas pli fortajn variojn de kakao-arboj,
kiuj povus pli sukcese kontraŭstari al malsanoj,
fiinsektoj, sekeco kaj malbona vetero.
They also need stronger varieties of cocoa trees that could more successfully resist diseases, pests, drought and bad weather.
Por pli rapide evoluigi tiajn plibonigitajn variojn,
sciencistoj esploras la sinsekvon de la kakao-arba genaro.
To more quickly develop such improved varieties, scientists are researching the succession of the cocoa tree genome.
La produktado de ĉokolado mem en landoj kiel Ganao
estas malfacila kaj multekosta.
Tial multaj kakao-kultivistoj serĉas aliajn rimedojn
por diversigi siajn enspezojn.
Jen kuraĝiga ekzemplo:
The production of chocolate itself in countries like Ghana is difficult and expensive. This is why many cocoa growers are looking for other means to diversify their incomes. Here is an encouraging example:
Elizabeth Obeng estas patrino de kvin infanoj,
kiu kultivas kakao-arbaron de 20 000 kvadrataj
metroj en centra Ganao.
Por pligrandigi sian enspezon,
ŝi mastrumas malgrandan vendejon kaj instruas en lernejo.
Elizabeth Obeng is the mother of five children who cultivate a 20,000-square-meter cocoa forest in central Ghana. To increase her income, she runs a small store and teaches at a school.
Ŝi ricevas valoregan subtenon de loka kunlabora societo.
Tie, ŝi lernis pli bonajn terkultivajn metodojn,
ekzemple planti altajn fruktarbojn por ŝirmi la kakao-arbojn.
She receives invaluable support from a local cooperative society. There, she learned better farming methods, for example planting tall fruit trees to shelter the cocoa trees.
Rezulte, ŝia produktado de kakao kreskis kvaroble.
As a result, her cocoa production grew fourfold.
La kroma enspezo ebligis al ŝi pagi la edukadon de siaj
infanoj kaj prizorgi siajn kakao-arbojn.
The extra income enabled her to pay for her children’s education and take care of her cocoa trees.
Se ĉokolado estas nia bona amiko, ni ne forgesu,
ke nia bona amiko dependas de la klopodoj
de homoj kiel Elizabeth.
If chocolate is our good friend, let’s not forget that our good friend depends on the efforts of people like Elizabeth.

Craig Williams

http:///wiki/?maldolĉaĉokolado

31aug21   admin