languages | esperanto | arabic | spanish | mandrin | japanese | tokipona | Hindi

Learn Esperanto Website Notes

The following notes are from https://learn.esperanto.com/. Please visit the site, its really simple and a great resource.

  • Lesson 1
  • Marko estas mia amiko. Li estas lernanto kaj sportisto.
    
    Li nun sidas en ĉambro kaj lernas. Sur tablo estas paperoj kaj libroj.
    
    Ĝi estas skribotablo. La libroj sur la tablo estas lernolibroj.
    
    La patro kaj la patrino de mia amiko ne estas en la ĉambro.
    
    Ili nun laboras. Lia patro estas laboristo, li laboras en hotelo.
    
    La patrino instruas. Ŝi estas instruistino.
    
  • Lesson 2
  • Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj.
    
    Ana venis al la hejmo de Marko.
    
    – Bonvolu eniri, amikino.
    
    – Saluton Marko. Kion vi faras?
    
    – Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi.
    
    – Ĉu vi havas bonan libron?
    
    – Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon?
    
    – Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo?
    
    – Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin.
    
    – Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon.
    
    Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.
    
  • Lesson 3
  • Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato.
    Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn.
    
    – Ni eniru kaj manĝu – diris Marko.
    
    – Ĉu vi havas sufiĉan monon?
    
    – Kompreneble, mi havas cent dolarojn.
    
    – Ho, vi estas riĉa!
    
    La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo
    la kelnero denove venis.
    
    Marko serĉis en unu loko … serĉis en alia … Lia vizaĝo estis malĝoja.
    Fine li diris per malforta voĉo:
    
    – Mi ne havas monon.
    
    Kio okazis poste? Ĉu vi scias?
    
  • Lesson 4
  • Marko skribis al mi belan leteron. Ĝi estas vera amletero.
    
    En la letero estis ankaŭ lia foto.
    
    Kiam mi revenis el la lernejo, mi volis ĝin denove legi.
    
    Mi rapide eniris en mian ĉambron.
    
    Tie staris mia fratino Vera antaŭ mia tablo kaj legis mian leteron.
    
    En ŝia mano estis ankaŭ la foto.
    
    Mi diris kolere:
    
    – Kion vi faras tie? Ne legu leterojn de aliaj!
    
    Mia fratino fariĝis ruĝa.
    
    La foto falis el ŝia mano sur la tablon kaj la letero falis ankaŭ.
    
    Ŝi diris:
    
    – Pardonu … mi serĉis mian libron …
    
    – Sed vi bone scias, ke viaj libroj ne estas sur mia tablo.
    
    Ankaŭ ne en mia ĉambro! Redonu la leteron al mi.
    
    Ŝi ricevis bonan lecionon: ŝi ne plu legos leterojn de aliaj.
    
    Ankaŭ mi ricevis lecionon: mi devas bone fermi la pordon de mia ĉambro.
    
  • Lesson 5
  • Sinjoro Rapid, amiko de Marko, eniris vendejon de aŭtoj.
    
    Tie li vidas belan sinjorinon, kiu plaĉas al li.
    
    Vendisto venas al li. Sinjoro Rapid demandas:
    
    – Kiu aŭto estas la plej bona?
    
    – Tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj.
    
    – Ĉu ĝi estas rapida?
    
    – Ĝi estas pli rapida ol aliaj.
    
    – Ĉu ĝi estas ankaŭ forta?
    
    – Ho jes, ĝi estas tre forta.
    
    – Certe ĝi estas multekosta?
    
    – Kompreneble, ĝi estas la plej multekosta el ĉiuj.
    
    – Dankon, bedaŭrinde mi ne aĉetos novan aŭton,
    
    ĉar mia malnova aŭto estas la plej malmultekosta el ĉiuj.
    
    Mi ankoraŭ veturos per ĝi.
    
    Dum li tion diris, li denove rigardis la belan sinjorinon.
    
    Sed la vendisto diris:
    
    – Estos pli bone, ke vi ne rigardu tiun ĉi sinjorinon.
    
    Ankaŭ ŝi estas tre multekosta. Mi scias, ĉar mi estas ŝia edzo.
    
  • Lesson 6
  • Maja estas beleta junulino.
    
    Ĉiuj ŝiaj geamikoj amas ŝin.
    
    Antaŭ tri tagoj malbono okazis: sur strato aŭto faligis ŝin.
    
    Maja malsaniĝis kaj havas altan temperaturon.
    
    Ŝia patrino diris, ke ŝi devas resti hejme. Morgaŭ ŝi vokos doktoron.
    
    La doktoro venis je la naŭa horo por helpi al Maja.
    
    – Diru "A" …montru viajn manojn … montru viajn piedojn … malvestu vin!
    
    La doktoro ĉion bone rigardis kaj fine diris:
    
    – Unu semajnon restu hejme kaj … ne iru sub aŭton.
    
    Trinku multan teon matene kaj vespere. Mi deziras, ke vi estu trankvila.
    
    Post unu semajno vi fartos pli bone. Mi venos por revidi vin.
    
    – Sinjoro doktoro, ĉu mia bonega amiko Karlo povas veni vidi min?
    
    – Hm, jes … jes. Li povas veni … sed ankaŭ li estu trankvila.
    
  • Lesson 7
  • Marko dormis matene tre longe.
    
    Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis.
    Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al la lernejo.
    Li scias, ke la instruistino malŝatas tion.
    
    Sed hodiaŭ li ne volas malfrui.
    Li rapide metis la vestaĵon.
    Rapidege li trinkis la kafon.
    Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj
    saltis laŭ la strato.
    La homoj rigardis lin kaj diris: "Kia malsaĝa knabo."
    
    Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo.
    Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis.
    Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston
    nek gelernantojn.
    
    Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?
    
    – Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!
    

    http:///wiki/?learnesperanto

    08sep21   admin