languages | esperanto | arabic | spanish | mandrin | japanese | tokipona | Hindi | Artikoloj

Verda Bibilio,1935, Izrael Lejzerowicz

Ĉhapitro 1

1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapükon.

2. Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa,
   kaj mallumo estis en ĝi.

3. Kaj la Senkorpa Mistero diris:
   Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto.

4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona:
   kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapük.

5. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago,
   kaj Volapükon nomis Nokto.
   Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago.

6. Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo.

7. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon.

8. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento.
   Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj
   gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo;
   kaj fariĝis tiel.

   Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento.
   Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.

10.Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon,
   kiu naskas gojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn,
   kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento.
   Kaj fariĝis tiel.

11.Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon laŭ sia
   speco: verdan lingvon kaj verdan movadon,
   vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies
   semo estas en ĝi mem, en la Fundamento.
   Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.

12.Kaj estis vespero, kaj estis mateno,
   la tria tago.

13.Kaj la Spirito diris: Estu lumaſo en la ĉiela
   firmajo, por apartigi Esperanton de mallumo.

14.Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero;
   kaj fariĝis tiel.

15.Kaj la Spirito faris la
   grandan lumaĵon por regi la mondon.

16.Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmajo,
   por ke ĝi lumu sur la teron.

17.Kaj la Spirito nomis la lumajon Verda Stelo.
   Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.

18.Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

19.Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon,
   vivajn estajojn kiuj fleksebligos la Lingvon.

20.Kaj la Spirito kreis afiksojn,
   kiujn aperigis la Vortaro, la sufiksojn kaj
   prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis,
   ke ĝi estas bona.

21.Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu,
   kaj plenigu la vortaron.
   (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun.) y

22.Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

23.Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu
   vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn.

24.Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn
   malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna
   turmento de la novaj verduloj.

25.Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu
   respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la
   akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon.

26.Kaj la Spirito kreis la Akuzativon;
   en formo de la finaĵo N. Li kreis ĝin.

27.Kaj la Spirito diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu
   la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj
   de la Fundamento. (Kaj depost tiam ĉiuj verduloj uzas
   la akuzativon en troa abundo.)

28.Kaj la Spirito diris: Jen mi donis al vi ĉiujn
   regulojn de la Fundamento. Gi estu por vi sanktajo.
   Kaj fariĝis tiel.

29.Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj
   vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero,
   kaj estis mateno. la sesa tago.

30.Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj
   ĉiuj aliaj apartenaſoj.

31.Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron,
   kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la
   tuta laboro, kiun li faris.

32.Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis
   ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan
   literaturon, kiun Li faris kreante.

Aliaj Artikuloj

http:///wiki/?verdabibilio

31aug21   admin