Arabic | Esperanto |Spanish | Mandrin | Japanese | Tokipona | Swahili | French | Hindi | Artikoloj | Quick Links

Trompo-provoj Trompo-provoj per Esperanto

The Article with Audio

Multiĝas retaj trompo-provoj uzantaj Esperanton. Pri tio atentigas Universala Esperanto-Asocio (UEA) per sia Gazetara Komuniko n-ro 1021 de la pasinta februaro.

La trompo-provoj plej ofte okazas per retpoŝto, kaj trompistoj per sufiĉe konvinka Esperanto celas akiri informojn kaj monon de nesuspektemaj homoj. Tiaj trompo-provoj ne venas de esperantistoj. La trompistoj uzas tradukilojn kiel tiun de Guglo. Ĝis lastatempe la tradukilo de Guglo ne estis tre bona, sed la kvalito de tiaj servoj rimarkinde altiĝis, tiel ke nun oni povus kredi, ke la mesaĝo venas de fluparolanto.

Tiuj trompo-provoj ne estas novaj. Trompistoj provas de jaroj fi-agi per diversaj lingvoj, lastatempe ankaŭ per Esperanto. La reta kaj telefona trompo-provado signife kreskis pro la pandemio, ĉar nun pluraj proceduroj okazas ĉefe rete.

Policoj tra la mondo jam listigas tiajn trompo-provojn. Foje sufiĉas serĉi per reta serĉilo la nomojn aperintajn en la mesaĝo por malkaŝi la trompon. La plej oftaj mesaĝoj estas tiuj de homo, kutime vidvino, suferanta pro malsano, kiu volas lasi al heredonto grandan sumon por sociaj bonfaraj celoj. Aliaj ŝajnas veni de usonaj soldatoj aŭ soldatinoj, kiuj, estante for en malproksima lando, volas amikiĝi. Foje venas mesaĝo de fraŭla virino, kiu serĉas amrilatojn. UEA rekomendas, ke esperantistoj restu atentaj kaj ne respondu al tiaj mesaĝoj.

En sociaj retoj kiel Fejsbuko (Facebook), homoj ofte aldonas esperantistojn al sia amikrondo, kaj tial ankaŭ ili ŝajnas kiel esperantistoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de nekonato, atentu ĉu vere la homo estas esperantisto, aŭ ĉu temas pri falsita profilo. Foje ankaŭ okazas, ke trompisto sukcesas transpreni la nomon kaj retadreson de vera amiko. Do se mesaĝo de konato ŝajnas stranga kun nekutima enhavo, pripensu, ĉu ĝi vere venas de tiu amiko, aŭ ĉu ĝi estas falsita.

Ne ĉiam la celo de la trompistoj estas akiri monon. Ili ankaŭ celas akiri datumojn, inkluzive de fotoj. Gravas, ke esperantistoj nepre ne sendu datumojn al nekonatoj, retpoŝte aŭ per nekonataj retejoj. Esperantistoj kontrolu la privatecajn elektojn de siaj kontoj en sociaj retoj. Kaptinte la datumojn, trompistoj povas uzi ilin por Interreta atako, por vendi ilin al krimuloj, aŭ eĉ por malfermi kontojn ĉe bankoj aŭ aliaj financaj oficejoj en la nomo de la trompito.

UEA memorigas, ke esperantistoj restu atentaj, suspektu mesaĝojn kaj ankaŭ kontaktojn de nekonatoj; ne transpagu monon; ne donu datumojn (precipe telefone, se vi ne mem alvokis); kaj ne alklaku ligilojn aŭ malfermu alkroĉitajn dosierojn, se vi ne jam atendis ilin. Ĉiuj restu sekuraj.

Artkoloj

http:///wiki/?trompoprovoj

24apr22   admin